La 12-an de aprilo 2011 en Novjorko okazis festo por lanĉi reeldonon de la
anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado
ĉirkaŭ la morto. La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio
Soros en Budapeŝto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj
judoj fare de la nazioj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito
La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar,
kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la
ĉefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York
Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers.
Ĉeestis ankaŭ fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj
Arika Okrent. Ĉefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel
tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri ĝia ekesto.
Tion farante, li kaptis la okazon, antaŭ atenta aŭskultantaro, paroli pri
Esperanto kaj ĝia formiĝa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro
sed ankaŭ de la filoj Soros
La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la
jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de
Humphrey Tonkin. Poste aperis tradukoj ankaŭ en la germanan, rusan,
hungaran kaj turkan, kaj estas en preparo tradukoj en la italan kaj la
ĉinan. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en
Novjorko ĉe la eldona grupo Skyhorse. George Soros estis surpriza
vizitanto en decembro en lanĉa festo de traduko de alia libro de la patro,
Modernaj Robinzonoj, ankaŭ tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia).
Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.
Tivadar Soros. Masquerade: The Incredible True Story of How George
Soros’ Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011.
275pĝ.
Tivadar Soros. Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York:
Mondial. 2010. 31+93pĝ.